25ème festival international
plus particulièrement pour les jeunes familles et les personnes de 25 à 55 ans, cette année sur le thème de la "littérature" !
En général des participants d'une vingtaine de pays ! (le 30 avril 2008, déjà 67 inscrits de 12 pays !).
Conférences sur le thème, cours, promenades, soirées-détente, etc. L'excursion principale aura lieu dans le triangle "Allemagne-Belgique-Pays-Bas".
25-a Internacia Festivalo
ĉefe por junaj familioj kaj personoj 25-55 jaraĝaj.
Kutime partoprenantoj el ĉ. 20 landoj ! (la 30an de aprilo 2008 jam estis aliĝintaj 67 homoj el 12 landoj !).
La ĉi-foja kadra temo estos "literaturo" ; kontribuoj estas bonvenaj, ne nur pri la kadra, sed ankaŭ pri laŭdezira temo. La "kadraj prelegoj" prilumu unuavice la Esperantan literaturon, sed ankaŭ memorigu al nacilingvaj verkintoj.
La aranĝo estas seminario por lingve spertaj personoj, baza kono kaj uzo de Esperanto gravas. Okazos paroligaj kursoj, ekz-e por la partnero. "Ni ŝatas la komencantojn, kiuj uzas la lingvon, sed malpli la "krokodilojn"..."
La pasintjara klerigejo kun simpatio akceptis la 24-an IF, la nun komplete preta novkonstruo (aŭlo, salonoj, manĝejo, Knajpo) montriĝas ideala seminariejo por la jubileo. Ĝia situo apud Rejno, la bela rigardo al la transrejna Düsseldorf (centro) kaj la apudaj promenvojoj garantias al vi agrablajn jarfinajn tagojn.
La domo disponas pri subtera garaĝo por ĉ. 60 aŭtoj. La enira halo kaj la novaj manĝejoj estas vastastile aranĝitaj, sed la ĉefa manĝejo estas ekipita per diversaj tablo-formoj kaj -koloroj (kelkfoje per pli altaj tabloj, kvazaŭ estus koktelejo), do la tuto aspektas sufiĉe hejmeca. En la unua kaj dua etaĝoj estas la salonoj, ĉiuj moderne ekipitaj kaj kun rigardo al parko kaj Rejno. La aŭlo en la dua etaĝo estas dividebla. "Nu, pli ol vortoj, rigardu niajn fotojn en la subpaĝo !"
La ekskursa celo estos la Triangulo de Germanio, Belgio kaj Nederlando. En Aachen la partoprenantoj vizitos la katedralon kaj la urbodomon, krome ili havos la eblecon viziti specialan bakejon, kiu preparas la "Aĥenajn spickukojn" ; ili estas konataj kaj ŝatataj ne nur en la regiono, germane : "Aachener Printe". Post Aachen la ekskursantoj veturos al la belga urbeto Kelmis, kies regiono iam estis neŭtrala landeto kaj kie franca kaj germana E-pioniroj klopodis starigi la unuan E-ŝtaton... ĝuste antaŭ 100 jaroj, en 1908. La siatempa kunvenejo kiu nomiĝis "Amikejo", hodiaŭ estas restoracio kaj pretas oferti la ekskursan tagmanĝon. Fine la partoprenantoj daŭrigos al nederlanda Maastricht, ĉarma urbo ambaŭflanke de la rivero Mozo, bele restaŭrita kaj famiĝinta pro la EU-traktato. "Bv. rigardi la fotojn en nia renovigita subpaĝo "ekskurso" ".
Ni aldonas la aktualajn informilojn en PDF-formato, bv. informigi!
Matene kaj posttagmeze altnivelaj prelegoj pri la kadra temo kaj aliaj temoj, kursoj kaj urbaj promenoj.
Aŭskulteblos prelegoj kaj la partoprenantojn atendas ĉiuvespere amuzaj programoj, la fama bufedo, drinkejo, "Knajpo" kaj memkompreneble granda silvestra balo.
INTERNACIA FESTIVALO ofertas al vi specifan programon por mezaĝuloj kaj junaj familioj kun aŭ sen infanoj. IF estas aranĝo por lingve spertaj personoj, sed laŭdezire estas ofertataj paroligaj kursoj, ekz-e por la partner(in)o. Por infanoj estos aparta prizorgo kaj programo (en du grupoj : por junaj infanoj kaj gejunuloj), sub gvido de fakaj kunlaborantoj, gepatroj povas do senĝene ĉeesti prelegojn. Infanoj laŭeble jam havu lingvajn konojn en Esperanto. Subtrijarul(in)oj estas senkotizaj, sed la gepatroj mem transprenas la prizorgon. Disponeblas infanaj litetoj.
Allogos vin interesa kaj ĝuinda vespera programo, sed elstaras la tradicia novjara balo, kun la granda novjara bufedo. La trinkejo "Knajpo" jam fariĝis la plej fama en Esperantujo, ĝuu ĝin denove ĉe biero kaj vino, en etosoplena rondo, inter novaj kaj malnovaj geamikoj.
Se vi deziras pliajn informojn, retpromenu tra la TTT-paĝaro - aŭ skribu vian poŝtan adreson, la organizantoj volonte sendos paperajn informojn. Pliajn raportojn kaj fotojn vi trovas en la interreta subpaĝo "IF-albumo".