Accueil Langue Association Presse Contacts Liens Jeunes Esperanto Arthur

La langue

Qui sommes-nous ?

Information presse

Nos services

Contacts

Liens utiles

 
En Esperanto
 
 

 

UEA

 

   Espéranto-France > En Esperanto > Prelegvojaĝoj

Prelegvojaĝoj

Kial?

Por vivigi esperanton, por konatigi pere de esperanto fremdajn kulturojn, por doni okazon al la grupoj paroli esperanton kun ne-francoj, por doni okazon al eksterlandanoj konatiĝi kun la francaj esperantistoj, ankaŭ por montri la utilon kaj uzeblecon de esperanto al ekstera publiko.

 

Pri kio temas?Angers, 2001-01-23 : prelego de Surush Mohamed Zadeh kaj lia edzino (Irano).

Eksterlanda esperanto-parolanto estas invitita de U.F.E. per speciala kontrakto (kontrakto prelegantoj) rondvojaĝi tra Francujo, kaj fari prezenton en diversaj esperanto-grupoj. Kutime ne temas pri "akademieca" prelego, sed pli pri rakonto pri iuj aspektoj de la vivo en la lando de la koncernato, pri montro de bildoj, filmoj, objektoj, ktp pri la koncerna lando, pri respondo al demandoj de la ĉeestantoj, pri amika interŝanĝo inter la eksterlanda gasto kaj la lokuloj. La gasto rakontas pri sia propra percepto de la vivo en sia lando, pri sia profesio, ktp. Povas okazi ankaŭ turneoj de kantisto, muzikisto, aŭ de fakulo pri iu temo: ekz. japanino prezentas sorobanon.

 

Kiel partopreni?

La grupoj devas aliĝi al la rondo de partoprenantaj grupoj laŭ kontrakto (kontrakto grupoj). Surloke la grupoj prizorgas la gaston kaj la aranĝon de la prezento(j); t.e., ke ili rezervas salonon, publike informas pri la prelego, zorgas pri ĉiuj materiaj aranĝoj rilate al la prelego. Kaj kompreneble zorgas pri loĝigo, pri manĝoj kaj ceteraj surlokaj elspezoj (ekz. metro-biletoj, transporto de materialo,ktp.).Angers, 2001-01-23 : prelego de Surush Mohamed Zadeh kaj lia edzino (Irano).
La grupoj dividas inter si la kostojn de la vojaĝo de la gasto interne de Francujo laŭ la itinero anticipe decidita de la kunordiganto -post interkonsiliĝo kun la partoprenantaj grupoj.

 

Pri la surloka organizado:

Se estas interesa gasto el iom ekzotika lando, certe estas facile trovi okazojn , ke li intervenu en diversaj eksteraj lokoj : junuldomoj, lernejoj, diverstemaj asocioj, ktp. Por financi la aferon, la diversaj asocioj havas proprajn financojn, kaj ekzemple en lernejoj ekzistas speciala buĝeto por "intervenants extérieurs", kaj ankaŭ por agoj de "Foyer Socio-éducatif" de kiu vi nepre petu kompenson por la vojaĝkostoj kaj restadkostoj de la preleganto.

 

Kiuj?

Dum la pasintaj jaroj prelegis Claude Gacond el Svislando, Suruŝ Mohamed Zadeh kaj lia edzino el Irano (vidu la 2 fotojn sur tiu ĉi paĝo), ĵurnaliston el Dagestano, Maritza Gutierrez el Kubo, kaj diversaj aliaj prelegantoj de pluraj aliaj landoj.

 

Pri ĉiuj demandoj, turnu vin al nia provizora kunordiganto Claude Nourmont.

Por la grupoj, estas dissendolisto "ufe-prelegvojaĝoj" pri tiu temo.

Por la prelegantoj, listo de partoprenantaj kluboj kun mapo de Francio [baldaŭ havebla]

 

 


DOCUMENTATION

Dépliant d'information
pour tous publics
Depliant
en téléchargement ici
ou disponible au siège

Brochure Mode d'emploi
+ DVD et cours express
Brochure
en téléchargement ici
ou disponible au siège

Recevez une
documentation
sur l'espéranto !


ASSO & MAGAZINE

Magazine bimestriel
d'Espéranto-France

LME
Le Monde de l'espéranto

Bulletin d'adhésion
en téléchargement ici


LIBRAIRIE & BOUTIQUE

Espéranto Express
Esp Express
Guide de conversation
(éd. du Dauphin)

Retrouvez
le catalogue complet
en téléchargement ici

 

Accueil Langue Association Presse Contacts Liens Jeunes Esperanto Arthur
Tout droits réservés - Espéranto-France 1999-2008Webmaster - Lien avec ce site