La Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE/Espéranto-France) kongresis en Martigues (Provenco) de la 8a ĝis la 12a de majo 2008 kun siaj membraj asocioj. Partoprenis 134 homoj el ses landoj precipe el Francio, sed ankaŭ el Germanio, Hispanio, Luksemburgio, Pollando kaj Rumanio. Bone kaj sune disvolviĝis la tuta kongreso.
La landa kongreso estis inaŭgurita kun la ĉeesto de la urbestro kaj de Sean Ó Riain, prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio, kiu prelegis franclingve pri lingva kaj kultura diverseco en Eŭropa Unio.

Maldekstre dekstren : François Bartsch, Aleks Kadar, Armelle Piolat,
Xavier Dewidehem, Claude Nourmont et Cyrille Hurstel
La komitato de UFE estis parte renovigita kaj elektis novan estraron, kiu konsistas el :
- prezidanto : Xavier DEWIDEHEM*
- vicprezidanto pri informado kaj komunikado : François BARTSCH
- vicprezidanto pri eksteraj rilatoj : Cyrille HURSTEL
- vicprezidantino pri kulturo, eldono kaj kongresoj : Claude NOURMONT
- sekretariino : Armelle PIOLAT
- kasisto : Aleks KADAR
(* 26-jaraĝa, li verŝajne estas la plej juna prezidanto el la tuta historio de UFE.)
Laborkunsidoj temis pri interasocia kunlaboro, regionaj federacioj, komuna franca Esperanto-revuo, vojaĝo al Kompostelo k.a. Krom UFE jarkunvenis la Provenca Federacio, la Grupo de la Esperantistaj Edukistoj (GEE), la Franca Katolika Esperanto-Asocio (FKEA) kaj Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE).
La kultura programo estis densa. Okazis multaj prelegoj, i.a. pri Provenco, pentrarto, beletro kaj Eŭropa Unio laŭ la Lisbona traktato. Disvolviŭis ankaŭ ekskursoj en la ĉirkaŭaĵon kaj Marsejlon, ekspozicio pri Provenco kaj paco, globluda konkurso kaj sprite gvidita aŭkcio.
Tre rimarkita estis la altkvalita teatraĵo de Lee Blessing Sendependeco (drameca komedio), kiun la trupo La Cikadoj ludis kun granda talento. La kongresanojn regalis la muzikparo Duoble Unu per varia koncerto, migrante laŭ la bordoj de Mediteraneo kaj tra aliaj lokoj.
La landa kongreso estis tre bone raportita en lokaj gazetoj, radiostacio kaj reta televidkanalo. Krome en la landa ĵurnalo Le Monde aperis nova unupaĝa anonco de Etsuo Mijoshi la 9an de majo okaze de la Eŭropa Tago.
Parizo, junion 2008
ESPÉRANTO-FRANCE
UNUIĜO FRANCA POR ESPERANTO
www.esperanto-france.org info(a)esperanto-france.org
|