Français

Iom pri Strasburgo

 

Strasburgo :

Kelkaj ciferoj :

Surfaco: 78 km2
Loĝantaro: 252 338 homoj
Denseco: 3 224 loĝantoj/km2
Alteco: 148,70m piede de la katedralo.

Intelekta arta kaj ekonomia ĉefurbo de Alzaco, Strasburgo havas amplekson, etoson kaj allogpovon de ĉefurbo sen havi ties troecojn. Estas urbo, kiun oni neniam laciĝas revidi ĉar ĝi ĉiam havas ion novan kaj esencan por diri.

Grava historia vojkruciĝo, Strasburgo ĉiam estis renkontoloko por malsamaj religioj kaj kulturoj. En la jaro 12 antaux Kristo, Romianoj elektis la situon de Strasburgo por konstrui ĉe Rejno militistan kampon nomatan Argentoratum. Ŝanceligita far la barbaraj invadoj, tiu unua domgrupo renaskiĝas sub la nomo de Strateburgum, signifante "urbo de la vojoj" pro sia privilegiita geografia situo. Libera urbo de la Sankta Germana Romia Imperio, Strasburgo konas oran aĝon dum Mezepoko. Havante ekzemplan politikan konstitucion kaj elstaran ekonomion dank'al riĉeco de sia teritorio, la urbo konstruas iom post iom sian belegan katedralon per roza grejso. Ĝia intelekta kaj arta radiado kreskas dum Renesanco. La urbo iĝas unu el la grandaj fontoj pri Humanismo kaj Reformo.

Strasburgo, eŭropa vojkruciĝo:

La Rejno estas ligilo, ne limilo. Dua franca diplomatia urbo, Strasburgo estas ankaŭ sidejo de la Konsilio de Eŭropo, de la Kortumo pri Homaj Rajtoj kaj de la eŭropa parlamentejo. Strasburgo allogas la eksterlandajn reprezentejojn, la instituciojn kaj la internaciajn organizojn. Estas 26 konstantaj reprezentejoj de membaj ŝtatoj de la Konsilio de Eŭropo, 52 neregistaraj organizoj.

Heredaĵo:

La prestiĝaj monumentoj kaj la stilaj domoj konservitaj dum jarcentoj faras el la malnova Strasburgo arta kaj historia urbo. La multnombraj mezepokaj domoj donas al la malnova urbo apartan originalecon. La kunpremitaj domoj, fasade mallarĝaj kun pintaj tegmentoj truitaj per lukoj konsitigas la pitoreskecon de Strasburgo. Kelkaj koncentriĝas ĉirkaŭ la katedralo, aliaj disas tra la stratoj kun mezepokaj aŭ metiistaj nomoj.

Strasburgo, ekonomia poluso:

La strasburgan ekonomion karakterizas ĝiaj dinamiko kaj viveco. Alzaco estas franca regiono, kie la senlaboreco plej malaltas. Pluraj faktoroj kontribuas pri tiu sukceso; ekzemple la ekonomian teksaĵon konsistigas etaj kaj mezgrandaj entreprenoj, kiuj ĝenerale pli bone rezistas la fluktuadojn de la konjunkturo. Ĉeesto de la eŭropaj institucioj, la situo de Strasburgo kerne de Eŭropo, la kvalifikita laboristaro kaj ankaŭ tutsimple la vivkvalito estas atutoj, kiuj vigle kontribuis je enradikiĝo de multaj eksterlandaj entreprenoj. La strasburga ekonomio tiel forte turniĝas internacien.

La strasburga urbaro riĉas je natura heredaĵo, kiu ekfloras en diverseco. Ĉiu povas gustumi laŭ siaj deziroj la superabundecon de la rejnaj arbaroj, la kvietecon de la multnombraj parkoj aŭ la freŝecon de la akvoplanoj. Tiuj diversaj senstreĉaj lokoj ebligas Strasburganojn kompensi la ruban vivon.

 

Por scii pli pri [Alzaca Regiono] [la programo] [ĉefpaĝo de la kongreso]


Lasta ĝisdatigo je 2002-02-12