|
|
Programo 2002
15-a: akcepto
17-a: Prelego pri Alzaco
(prelegos : Catherine Gallego)
20a30: bonveniga vespero:
- interkonatiĝa bufedeto
- prezento de la partoprenantaj asocioj
- prezento de la laborgrupoj
9-a: komitatkunsido (1/2) de Espéranto-France
10a15-a: vizito de bierfarejo "Kronenbourg",
kun kompreneble "biergustumado"
11a: Prelego André Grossmann pri Ĉapeloj en interreto
15-a: En librovendejo Klébert, prezento en la franca far Georges
KERSAUDY de sia libro "langues sans frontières"
17-a: malkovro de Strasburgo
(katedralo + kvartalo)
aŭ membrokunveno de FKEA
aŭ laborgrupo: komisiono pri eksteraj rilatoj
vespere: koncerto de Môrice BENIN
22a30: membrokunveno de Espéranto-Jeunes
9-a: membrokunveno de Espéranto-France
14-a: membrokunveno de GEE
aŭ laborgrupo: KKS (Komuna Komisiono pri Strukturado)
aŭ prelego-debato: redakti revuon: bilanco de unu jaro de redaktado
de "Le Monde de l'esperanto", Christian Lavarenne
aŭ malkovro de Strasburgo
(katedralo + kvartalo)
16-a: Prelego de Georges KERSAUDY, aŭtoro de "langues sans
frontières"
aŭ kunveno de FET
aŭ laborgrupo: Informado: KDromo/Paneloj
vespere: bankedo en tipa restoracio
9-a: raporto de la diversaj laborgrupoj
10-a: prelego (temo anoncota)
aŭ komitatkunsido (2/2) de Espéranto-France
14-a: Visito de Betschdorf
tuttaga ekskurso: fama kastelo Haut-Koenigsbourg kaj vizito de Colmar
Funkcios libroservoj dum la tuta kongreso.
Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (sabate 16a ĝis
18a)
La responsuloj pri la komisiono KER - Claude Longue-Epée (ankaŭ
reprezentanto de UFE ĉe EEU) kaj Vincent Charlot (ankaŭ reprezentanto
de UFE kaj UEA cxe UNESKO) - gvidos la debaton pri la eksteraj rilatoj.
Ili rememorigas, ke la disvolviĝo de "eksteraj rilatoj" fontas el ĉies laboro sur ĉiuj terenoj, lokaj, regionaj......internaciaj. Pro tio ili esperas la ĉeeston de multaj interesatoj kaj aktivemuloj.
Por organizi unuecan kaj homogenan (do trafan kaj efikan) agadon,
ili deziras doni al ĉiuj informojn kaj ricevi de ĉiuj opiniojn pri:
-La agado al internaciaj organizaĵoj (UNESKO....).
-La agado al la Eŭropaj instancoj (Eŭropparlamentanoj, nova EEU-oficejo
en Bruselo, batalo kontraŭ lingvaj malegalecoj...)
-La agado al la Franciaj politikistoj (Prezidentec balotado, Deputiteca balotado....).
-La agado al la instruaj, klerigaj, edukaj instancoj (Ministerio, Sindikatoj....)
-La agado en "Euroscola-tagoj" de tuteŭropaj junaj liceanoj kaj
studentoj en la Strasburga Parlamentejo.
-La agado kadre de "Interasocia komisiono".
-La agado en neesperantistaj prilingvaj organizaĵoj.
-La problemo pri rebatservo.
Komuna Komisiono pri Skrukturado (dimanĉe de la 14a ĝis la 16a) - gvidos Albert Sanson
Informado: KD-Romo/Paneloj (dimanĉe de la 16a ĝis
la 18a) - gvidos Xavier Godivier kaj Bruno Flochon.
Bierfarejo Kronenbourg (sabate matene de 10a45 ĝis
12a) grupe kaj trame : 3 €
La historio de la bierfarejoj Kronenbourg ekis en 1664, kiam Jérôme
Hatt sigelis sian unuan bierbarelon. Li instalis sian komercon meze de Strasburgo,
en la bierfarejo de la Kanono, je kelkaj paŝoj de la katedralo. En 1850,
komerco prosperas kaj la bierfarejo translokiĝas randen de Strasburgo,
je Cronenburg. En la bierfarejo Kronenbourg, vizitantoj ekmalkovras heredaĵon
riĉan je pli ol tri jarcentoj, laŭlonge de volbitaj keloj, kupraj
kuvoj kaj aliaj bierfaristaj sekretoj. Post unuhora vizito, vi rajtos gustumi
la bieron dum duona horo.
Betschdorf (lunde posttagmeze de 14a ĝis la 18a)
per propra aŭtomobilo, senkoste
En Betschdorf, vi malkovros ĉarman kaj tipan alzacan vilaĝon.
Tiu vilaĝo iĝis famkonata dank'al potistoj: bluajn/grizajn potojn
de Betschdorf.
Vizitante potfarejon kun Sinjoro Schmitter, kiu klarigos al vi sian arton, vi
certe trovos ion por donaci !!!
Kompreneble Odet', la avineto de la orienta federacio atendas vin !
Fama kastelo haut-Koenigsbourg kaj vizito de Colmar: (tuttaga
ekskurso de la 9a ĝis la 20a) buse: 40€ eblas nur ekde 30 partoprenontoj
entenas la bus-koston, la enirbiletojn en la muzeo kaj kastelo kaj la tagmanĝon
en restoracio en "Colmar"
Matene: la fortikaĵo "Haut-Koenigsbourg"
Ni kune malkovros tiun fortreso, kie Jean Gabin parte rolis en la filmo "la
granda iluzio".
Ni provos pli bone koni la evoluon de la fortifikaĵoj, la historion de
la kastelo (de la "Hohenstaufen" al la Imperiestro Wilhelmo la 2a).
Loĝado de rabistoj, detruita de la svedoj dum la 17a, ruinita kaj rekonstruita,
ĝi ebligos al vi interesan vojaĝon tra la tempoj.
Posttagmeze: Colmar
Patrio de la famkonata Hansi!!Vizito de la Muzeo "Unterlinden", kies
kolektoj estas famkonataj, ĉefe la diversaj verkoj de la Mezepoko kaj de
la Renesanco. Tiu muzeo estas asocia bieno (menciinda)
Promenado en la tielnomata "Eta Venecio" por nia plezuro !!!
Multaj vizitantoj venas ĉefe por la altar-tabulo de "Issenheim"
Por scii pli pri:
[Alzaca Regiono] [Strasburgo]
[loĝado - atingeblecoj - mapoj] [mendilo
por ekskursoj] [ĉefpaĝo
de la kongreso]
Lasta ĝisdatigo je 2002-05-08