|
|
Iom pri Alzaca Regiono
|
Kelkaj ciferoj : Strasburgo: ĉefurbo |
Ekzistas en Eŭropo regiono, kie la nordo renkontas la sudon;
regiono, kie la biera spirito renkontas la vinan. Premita inter la Vogezoj kaj
la Rejno, Alzaco markas la limon inter la ĝermana kaj latinida kulturoj.
Historie disŝirita inter Francio kaj Germanio, Alzaco devis eltrovi sian
identecon.
El
tiu kultura moviĝo Alzaco ĉiam konservis vivarton, kiu protektas la
pasintecajn radikojn kaj vigligas la sezonojn laŭ ritmo de tradiciaj festoj,
veraj himnoj je hejmgrundo kaj vivĝoje. Tie fortikaĵoj meze de abioj
ankoraŭ flegas la praajn legentojn. Etaj vojoj trairas la kampojn kaj la
vitejoj por ligi ekstertempajn vilaĝojn kun fontanoj en roza grejso kaj
trabarmuraj domoj vestitaj per floroj.
Pri tablaj plezuroj Alzaco estas regiono, kiu vere salivigas!
Loka kuirarto ebligas malkovri sauxkraŭtojn, cepajn tortojn, grashepataĵon,
flamumitajn tortojn kaj aliajn pladojn plej taŭge akompanatajn per famaj
blankaj alzacaj vinoj.
Alzaco ĝojvivas inter la vogeza montaro, okcidente, kaj maldekstra bordo
de la Rejno, inter la germana landlimo, norde, kaj la svisa landlimo kaj Ĵuraso,
sude. Inter montaroj kaj akvo, de la nordo ĝis la sudo, 160 km da ebenaĵoj
intermiksiĝas harmonie. Alzaco havas akvon, arbarojn, fekundajn grundojn
kaj imponajn faŭnon kaj flaŭron. Ĝi tiel ĝuas profitdonaj
lokaj klimatoj. Alzaco profitas montaran klimaton (malvarma vintro kaj freŝa
somero) kaj kvazaŭ-kontinentan klimaton (malvarma seka vintro kaj varma
somero).
Alzaco
situas ekstrem-oriente de Francio. Por la francoj, ĝi konsistas el franca
landlimo kun Germanio. Por la Eŭropanoj, Alzaco situas kore de Eŭropo.
Tio bele klarigas la eŭropajn instancojn, kiuj situas en Strasburgo.
Multvizaĝa Alzaco (montetoj, valoj...) historie riĉa plena, vi malkovros
tre interesan francan regionon...
Loka juro:
Pro la germana aneksiperiodo (1871/1918), Alzaco (kaj Mozelio) konis apartan
evoluon rilate francan juron. Oni parolas pri "loka juro" (ekz. La
ekleziaj leĝoj). Niaj regionoj eĉ profitis unu tiel nomatan "malcentraliĝon"
(Landesausschuss) kaj rapide progresis rilate la sociajn leĝojn.
Kerna partikularimo: lingvo
La alzaca estas parto de la alamanika lingvo, kiu estas parolata de la 5a jarcento
inter Vogezoj kaj Rejno. Ĝi grave rolis kiel parolata lingvo, fakte ĉar
la presarto de Gutemberg favoris unu skriban lokan ligvon. Temas pri "la
alta germana" (Hochdeutsch aŭ Schriftdeutsch). Tiu teknika progreso
fakte kreis limon inter skribita kaj parolita lingvo, tiu ĉi rapide iĝis
"ne digna" por la prelegoj aŭ la instruo.
Dum la aneksiperiodo (1871/1918) paroli alzace signifis misparoli, ne havi
instruon: la alzaca dialekto perdi sian influon. Feliĉe post 1900, aperis
movado pro protekti tiun lingvon. Subite oni verkis poeziojn, teatraĵojn
en la alzaca.
Vi certe pli bone malkovros tiun regionon dank'al diversaj ekskursoj du via
semajnfino en Strasburgo!
Por scii pli pri [Strasburgo] [la programo] [ĉefpaĝo de la kongreso]
Lasta ĝisdatigo je 2002-02-12