|
|
Interasocia Esperanto-Kongreso 2001 en Francio
Le Congrès 2001 de l'Espéranto en France
Sub la impulso de Raymond Guéguen, esperantisto de la urbo Limoges [limoĵ'] kaj prezidanto de la loka esperanto-klubo, pluraj esperanto asocioj decidis kunorganizi komunan kongreson nomatan "Interasocia Esperanto-Kongreso 2001 en Francio" de sabato la 2an ĝis lundon la 4an de junio 2001 en Limoges dum la pentekosta semajnfino. Ĝis nun anoncis sian partoprenon la jenaj asocioj : U.F.E.(Espéranto-France), J.E.F.O.(Espéranto-Jeunes), Espéranto-Limousin, la Grupo de Esperantistaj Instruistoj (GEE), la Federacio Esperantista de Laboro (FET) kaj la Asocio de la Francaj Fevojistoj por Esperanto (AFCE).
Kultura, turisma aŭ laborema, la programo kun la temo "eŭropa jaro de la lingvoj" ebligos al vi renkonti kaj interŝanĝi ideojn en kaj pri esperanto laŭ plaĉe.
2001, la jaro de la
lingvoj en Limoges 
Jen kelkaj utilaj ligoj por helpi vin, de nun, prepari vian partoprenon :

Akceptado
de la partoprenantoj okazos ek de vendredo la 1an de junio vespere ĉe la
stacidomo de Limoges.
Por pli da informoj aŭ por ricevi la aliĝilon perpoŝte, bv. kontakti Raymond Guéguen aŭ unu el la partoprenantaj asocioj.
Lasta ĝisdatigo je 2001-05-06