Esperanto
Hejmpaĝo > Publikaĵoj kaj butiko > Niaj eldonoj > Nova ! La libro de la mil kaj unu noktoj

Nova ! La libro de la mil kaj unu noktoj

La libro de la mil kaj unu noktoj estas ĉefverko de la monda literaturo. Tio estas ampleksa kolekto de rakontoj, kiuj venis al ni tra la jarcentoj. Entute 1600 pâgoj en 3 volumoj, ilustritaj per 430 desegnoj.

La Libro de la Mil kaj Unu Noktoj estas ampleksa kolekto de rakontoj, kiuj venis al ni tra la jarcentoj.

Danke al Antoine Galland, kiu tradukis kolekton de ĉi tiuj rakontoj en la francan komence de la 18-a jarcento kaj, tri jarcentojn poste, al Daniel Moirand, kiu esperantigis ilin, ankaŭ vi povos sperti tiujn mirindajn rakontojn, tiujn fabelojn kaj fablojn, tiujn rakontojn ene de rakontoj, kiuj transportos vin al diversaj orientaj landoj en diversaj epokoj, kiel ĉiunokte faris Ŝeherazad por veki la scivolemon de la sultano kaj eskapi sian fatalan sorton.

Legu kelkajn paĝojn : La mil kaj unu noktoj (el la volumo 1)

JPEG - 137.8 kb

La libro estis publikigita la 8-an de majo 2024.

Vi povas aĉeti la lilbron en la butiko de Espéranto-France :
https://butiko-esperanto-france.org/romans-nouvelles-recits-traductions/1324-la-libro-de-la-mil-kaj-unu-noktoj-3-volumes-pre-commande.html
aŭ ĉe lulu : https://www.lulu.com/spotlight/esperanto-france

Volumo 1 : 538 paĝoj. ISBN 978-2-9578961-5-8
Volumo 2 : 536 paĝoj. ISBN 978-2-9578961-6-5
Volumo 3 : 538 paĝoj. ISBN 978-2-9578961-7-2
Formato A5 (148 x 210 mm)

Publika prezo en Francio :
29 € por ĉiu volumo
80 € por la tri volumoj aĉetitaj samtempe (en la reta butiko de Espéranto-France)

JPEG - 1.8 Mb

Prezento de la libro :
PDF - 2.9 Mb